Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La plej granda problemo estas ŝtupoj. Demandu, ĉu troviĝas lifto. Kutime ĝi ja ekzistas, eĉ se tio ne estas anoncita. Se estas indikoj por handikapuloj, sekvu tiujn. Kun infanĉareto, vi bezonas ĝuste la samajn servojn. Se oni faras problemojn pri tio, postulu ke la plendanto mem helpu vin. Se necese, koleru. Ankaŭ vi havas rajtojn!

Distrado

Tre juna bebo estas kontenta dum longa vojaĝo sidi sur viaj genuoj. La movado de la veturilo facile endormigas ŝin. Pli aĝa infano, tamen, enuos. Estas neutile imagi, ke vi povos legi aŭ babili; vi devas esti preta ludi kun la infano dum la plej granda parto de la tempo. Tiam almenaŭ vi ĝuos la kompenson, ke la infano ĉarmos ĉiujn kunvojaĝantojn per sia bona konduto, dum vi rikoltos admiron pro via eksterordinara pacienco! Portu kelkajn el ŝiaj plej ŝatataj ludiloj, kaj unu novan. Se ŝi jam ĝuas bildlibrojn, tiuj okupos ŝian atenton sufiĉe longe.

Estas malfacile persvadi infanon sidi senmove dum longaj periodoj. Do, antaŭ ol ekvojaĝi, aŭ dum taŭgaj paŭzoj, donu al la bebo eblecon rampi aŭ kuri.

Mamnutrado

Ĉi tio estas certe la plej facila maniero manĝigi bebon dum vojaĝo. Bedaŭrinde, vi devas fronti tute artefaritan problemon: ke oni ne normale malkovras la mamojn en publikaj lokoj. Bonŝance, la situacio pliboniĝas, kaj mi mem regule mamnutras en restoracioj, trajnoj k.s., sen ke iu protestis ĝis nun.

La sekreto de diskreta mamnutrado estas certigi, ke la supra parto de la mamoj restu kovrita. Tial estus pli oportune portu larĝan bluzon, T-ĉemizon aŭ pulovron, kiun vi povas levi, prefere ol malbutonumeblan veston. Vi povas ekmanĝigi la bebon pli facile se vi ne portas mamzonon. Ekzistas specialaj mamzonoj por mamnutrado, sed necesas malhoki aŭ malzipi la antaŭan parton. Estas malfacile fari tion dum vi samtempe tenas la bebon, kaj ĝi kontribuas al la impreso, ke vi senvestiĝas publike.

Konkludo

Por ne tro multe tedi la senbebajn legantojn de SkE, mi priskribis nur la problemojn de la vojaĝo mem, sen diskuti la prizorgadon de la bebo kiam oni estas for de la hejmo. Multe pli estas ankoraŭ direbla, ekzemple pri preparado de lakto, banado, dormado, vindotukoj ktp. Sed mi esperas, ke mi jam skribis sufiĉe por montri, ke ja eblas vojaĝi kun infano, malgraŭ la ekzisto de problemoj, pri kiuj oni eĉ ne konscias, ĝis oni mem frontas ilin.

Leginte mian priskribon de luktoj kun bebo, ĉareto, valizoj, ktp, vi eble scivolas: ĉu efektive valoras la penon vojaĝi kun bebo? Tio kompreneble dependas de la individuo, sed mi mem certe opinias, ke jes.