Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 15.pdf/23

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


dancis en la balo, sed oni emas suspekti, ke li ne enamiĝis al ŝi pro ŝia brila konversacio. Verŝajne pli imponis al li la malgrandeco de ŝiaj ŝuoj.

Rakontante pri Jaĉjo kaj la giganta fazeolujo, mi denove trovas problemon. Jaĉjo grimpas la fazeolujon ĝis li atingas landon en la ĉielo. Tie troviĝas grandega domo, kaj ekster ĝi estas giganta virino. Ŝi konsentas doni matenmanĝon al Jaĉjo, sed avertas lin, ke ŝia edzo estas ogro, kiu aparte ŝatas manĝi malgrandajn knabojn. Post ĉi tiu averto, ŝi estas ĉiam nomata “la edzino de la ogro”, do oni priskribas ŝin nur rilate al la edzo. Sed kiel eviti tion? Ŝi evidente ne estas mem ogrino, ĉar en tiu kazo ankaŭ ŝi volus manĝi Jaĉjon. Rakontante la fabelon, mi finfine decidis plu nomi ŝin, iom malelegante, “la giganta virino”.

Oni ankaŭ rimarkas en tiu rakonto, ke la giganta virino estas kvazaŭ servisto de la edzo. Kiam la ogro envenas, ŝi informas lin, ke la matenmanĝo estas preta. Ŝajnas, ke ŝi preparis ĝin por li, sed ne sidiĝas kun li por manĝi. Poste la ogro simple ordonas al sia edzino: “Edzino, portu al mi la kokinon, kiu demetas orajn ovojn”. Rakontante ĉi tiun fabelon mi iomete sanĝas ĉi tiujn detalojn, por ke la rilato inter la giganta virino kaj ŝia edzo pli akordiĝu kun modernaj ideoj.

La rakonto pri Jaĉjo portas min al la temo de pli subtila speco de seksismo, kiu radias tra ĉi tiuj fabeloj. Ne temas pri specifa detalo, sed pri la tuta prezento de la du seksoj. Oni rimarkas la kuraĝon kaj aŭdacon de Jaĉjo. Tri fojojn li grimpas la gigantan fazeolujon ĝis la ĉielo, malgraŭ la admonoj de lia patrino. Alveninte, li kaŝas sin en la domo de la ogro. Kiam la ogro endormiĝas post la matenmanĝo, Jaĉjo eliras el sia kaŝejo kaj ŝtelas trezoron de la tablo tuj antaŭ la dormanta ogro, kiun li finfine ankaŭ mortigas.

Kompare kun li, Orbuklulino ne faras multe. Ŝi eniras la domon de la tri ursoj kiam ili ne ĉeestas, manĝas iom da avenkaĉo, rompas seĝon, kaj endormiĝas en la lito de Ursido. Kiam ŝi vekiĝas, kaj vidas la tri ursojn, kiuj staras ĉirkaŭ la lito, ŝi estas tute terurigita kaj forkuras.

Komparu ankaŭ la rakonton pri Ruĝĉapulino. La patrino petas ŝin porti korbon de manĝaĵoj al la avino, kiu loĝas en la arbaro. La patrino aparte avertas ŝin ne vagi for de la vojo, sed Ruĝĉapulino forgesas tion, kaj estas manĝita de la lupo. Ankaŭ la avino estas manĝita de la lupo, kaj ambaŭ estas savitaj nur pro la alveno de (vir)ĉasisto, kiu mortigas la lupon kaj tranĉas ĝian stomakon por liberigi la du viktimojn. Ni bone komprenas, kio okazas al knabinoj, kiuj ne obeas sian patrinon. La malobeemo de