Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aron I. Belkin

La letero citita apude, kiu lastatempe aperis en la moskva literatura revuo Literaturnaja gazeta, diskutas ekstreme gravan problemon rilatan al la profundaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la soveta socio.

La aliro de virinoj al la egaleco kun viroj levas tutan serion da problemoj. Ekzemple, gajninte egalajn rajtojn kaj liberecon, en kiu direkto la virinoj evoluigu sian personecon?

En sia letero, s-ino Lvova fakte pretendas, ke devus esti neniu diferenco inter virinoj kaj viroj en la laboro, en la socia vivo aŭ en la familio, ke knaboj kaj knabinoj devus ricevi precize la saman edukon kaj ke egalrajteco implicas identan konduton kaj sintenon ĉe viroj kaj virinoj.

Sed la ĝeneralan opinion en multaj landoj lastatempe iom skuis kreskanta tendenco ĉe viroj "ineciĝi" kaj ĉe virinoj "vireciĝi". Kien ĉi tiuj ŝanĝoj en nia civilizo kondukas nin? Ĉu ni, fakte, atestas la malaperon de la divid-linioj inter la viraj kaj virinaj psikologio kaj konduto?

Evidente, necesas unue konsideri la naturon de la psikologiaj diferencoj inter viroj kaj virinoj. Ĉu ili devenas nur el biologio aŭ ĉu ilin tute kaŭzas faktoroj sociaj? Ĉu identa eduko de la du seksoj vere malkonfirmus ĉiujn teoriojn pri la influo de la inaj biologiaj trajtoj sur la virinan psikologion?

Kompreneble, virajn kaj virinajn rolojn determinas ne tiom biologiaj kiom sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj faktoroj. Sed tio ne signifas, ke hodiaŭ, pli ol en la pasinteco, la naturo de la sociaj roloj de viroj kaj de virinoj povas esti laŭplaĉe ŝanĝataj. Ili baziĝas sur biologiaj fundamentoj. Eventuala ignoro de ĉi tiu elementa fakto okazigos seriozajn sekvojn.

La formiĝo de la individua personeco estas intime ligita al la nekonscia elekto de specifa kondut-ŝablono - elekto, kiun infano faras sub la influo de ĉirkaŭuloj.

En la komenco, la infano simple imitas iujn el la eksteraj trajtoj de la persono, kiun ĝi senkonscie elektis kiel modalon - tiajn