Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se la vorto "emancipiĝo" nuntempe vekas skeptikan rideton, tio okazas ĉar la emancipiĝo kiel koncepto estas plena de internaj kontraŭdiroj. Kion pri ĝi diras al ni ciferoj en sia neemocia lingvo? Ke en 1969, ekzemple, troviĝis en Sovetunio 62-oble pli da virinoj kun altlerneja kaj faka eduko ol troviĝis en 1928: entute 9 500 000 virinoj, nome, 60% el ĉiuj tiunivelaj diplomitoj.

Okazis multaj ŝanĝoj rilate la rangon de virinoj, kaj tamen io mankas ankoraŭ... Mi kredas, ke virinoj estas psike nepretaj por la rajtoj kaj liberecoj, kiujn oni ĵetis sur ilin.

Jarcentoj da subpremo donis al virinoj eraran opinion pri iliaj propraj kapabloj. Tiu opinio, pro la forto de la inerto, vivas plu en la konscio de la nuntempaj virinoj. Venis jam la tempo, kiam virinoj konstatu sian novan rangon en la socio. Sed kiamaniere ili faru tion?

Eduko, medio, libroj kaj artaĵoj, kiel ni scias, povas ludi gravan rolon en la veko kaj disvolvo de la homa menso. Virinoj do devas ricevi ekde la frua infanaĝo tian moralan trejnon, kia preparos ilin por la enormaj sociaj ŝanĝoj, kiuj okazis en nia lando.

Sed, ĝis nun, la edukon de knabinoj karakterizis inerto, kiu persistas kun surpriza kapablo daŭri. Gepatroj mem verŝas en siajn filinojn specifajn sintenojn, kiuj klarigas la abismon, kiu en la posta vivo aperas inter la fundamentaj aspiroj de la viroj kaj tiuj de la virinoj.

La vartado forte efikas sur la vivon de virino. Mi kredas, ke, se knabinojn oni ĝuste gvidus rilate la evoluigon de taŭga sistemo de valoroj, tiam ĉiuj argumentoj pri la influo de la biologiaj trajtoj de virinoj sur ilian psikologian konsiston montriĝus senbazaj. Polaj sociologoj konkludis, ke la inaj psikaj trajtoj, kiom ili efektive ekzistas, rezultas pli el kulturaj faktoroj ol el kunnaskitaj, seks-rilataj faktoroj. Ili rezultas precipe el la maniero, laŭ kiu oni edukas knabinojn, kiu siavice grandparte dependas de la koncepto, kiun la socio havas, pri la rolo de virinoj.

N. Lvova

(el letero al la moskva literatura revuo

Literaturnaja gazeta)