Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

psikologiajn trajtojn kiel afableco, malakreco, sentemo, aŭ kiel decidiĝo, kuraĝo, firmo.

Kondut-ŝablonoj akcepteblaj por la sekso de la infano estas kuraĝigataj. La neakcapteblaj estas malkuraĝigataj. Knabojn, ekzemple, oni hontigas for de la plorado, Knabinoj estas riproĉataj pro knabeca konduto.

Oni konstatis, ke la gepatroj, precipe la patrino, nekonscie adoptas malsaman sintenon al virinfano aŭ infanino jam ekde ĝia naskiĝo. Esploroj en Usono montris, ke dum la unuaj ses monatoj patrinoj tenas kaj karesas filojn konsiderinde pli ol filinojn.

Sed, post la tempo dum kiu virbeboj estas ofte karesataj, patrinoj provas ilin malkutimigi de tio. Oni permesas al unujara knabino pasigi multe pli da tempo kun la patrino kaj havi pli da korpa kontakto kun ŝi, ol al samaĝa knabo.

Ĉar ĉi tiu malpliigo de la kontakto kun la patrino kreskigas la memstarecon da la infano, esploristoj konkludis, ke patrinoj intuicie provas disvolvi tian memstarecon ĉe siaj filoj, kuraĝigante ilin esplori kaj "konkeri" la mondon ĉirkaŭ si.

Sed, kial infano elektas specifan modelon de vira aŭ virina konduto? La respondo estas, ke la reagoj de la infanoj dependas de ĝiaj biologiaj ecoj. Infanoj elektas kiel modelon sian patron aŭ patrinon ĉefe laŭ tio, ĉu ĝi trovas pli facila la adaptiĝon al vira aŭ al virina rolo.

Ĉi tiu facileco-principo gravas ĉe la elekto fare de individuo de specifa socia rolo. Tio, ke iu individuo elektis difinitan rolon, montras, ke tiu rolo respondas al ties naturaj karaktereroj. Iu knabo, ekzemple, povas revi ke li fariĝos boksisto; sed, se li estas laŭnature tre sentema al la doloro, li baldaŭ rezignos pri tiu neatingebla celo.

Same estas ĉe elekto de seksa rolo. La facilo, laŭ kiu individuo povas akcepti sian rolon, dependas de biologia antaŭinklino, kiun poste plifortigas la influo de la socia medio. La infano, tiamaniere, iom post iom eksentas apartenon al difinita sekso, ellaboras specifan tipon de konduto, kaj fine fariĝas definitive konscia pri sia identeco kiel viro aŭ kiel virino.

. . .

Gepatraj provoj "transformi" siajn filojn en filinojn aŭ fari el knabinoj knabojn kondukas al malfeliĉaj rezultoj. La studoj kon-


- 14 -