Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LA DOMMASTRINO NEKOMPENSATA

Kirsten Ording Haarr

Laŭleĝe ni norvegaj virinoj ĝuas egalajn rajtojn kun la viroj. Sed la leĝo ne donas respondojn al du esencaj demandoj. Kiun rolon ni intencas ludi en la ekonomia, socia kaj kultura vivo de nia lando? Laŭ kiaj kriterioj ni volas vivi?

En Norvegujo 579 O00 virinoj rigardas hejmlaboron kaj varton de siaj infanoj kiel la ĉefan okupon, kvankam multaj el ili ankaŭ konstante laboras ekster la domo po 20 horoj ĉiusemajne. Tre malmultaj el tiuj 579 O00 ĉeestas kiam la viroj diskutas ekonomiajn, socialajn kaj homajn demandojn, starigas prioritatojn kaj asignas monrimedojn. La malmultaj virinoj kiuj ja ĉeestas malofte kuraĝas aŭ eĉ volas kontraŭstari la virojn kiuj superregas tiujn diskutojn.

Ĉu ni do devas konkludi ke la virinoj havas neniun influon sur la disvolviĝon de nia nuntempa socio?