Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la infanoj pli kreskas, la patrino kiu laboras en la hejmo povas pli libere moviĝi. Sed eĉ tiam ŝi ankoraŭ povas trovi la manojn plenaj dum ŝi laboras pri projektoj kiuj estas esencaj por ŝia familio kaj por la komunumo,

Ŝi havas tempon por prizorgi la membrojn de sia familio, sanajn kaj malsanajn, junajn kaj maljunajn, kroma foje ankaŭ aliajn. (Je la fino de 1972 ni havis en Norvegujo 456 712 infanojn sub la aĝo de sep jaroj, sed por nur 19 000 estis lokoj en infanvartejoj. Troviĝis 194 910 norvegoj kiuj aĝis almenaŭ 75, sed per nur 32 000 el ili estis loĝebleco en prizorgejoj.)

Ŝi prizorgas siajn hejmon, vestojn, meblaron kaj tolaĵojn por eviti la aĉetadon ĉe novaj antaŭ ol vere necesas.

Ŝi aĉetas ŝtofon kaj lanon por kudri kaj triki vestaĵojn.

Ŝi aŭ akiras aŭ produktas manĝaĵon kaj se ŝi loĝas ĉe bieno ŝi semas kaj rikoltas.

Ŝi aliĝas al studgrupoj por plibonigi siajn kvalifikojn.

Ŝi faras socialan laboron en la komunumo kaj persvadas la lokajn instancojn doni prioritatan subtenon al projektoj por helpi infanojn, adoleskulojn kaj maljunulojn.

Entute, ŝi estas, nekonscie, efektive ekologo.