Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Virinoj en ĉiuj mondpartoj havas multe da komunaj interesoj, pli laŭ mia opinio ol la viroj. Prizorgi bazajn vivbezonojn estas precipe nia afero, kie ajn ni loĝas.

Do kial ni ne laŭte protestas kiam ni aŭdas ke ni estas ekonomiaj ŝarĝoj sur niaj edzoj? Kial ni ne leviĝas kolere kiam oni nomas nin ĝeno al la socio ĉar ni faras nenion, kio aldonas al la Malneta Nacia Produkto?

Estas ja malrespekte diri al ni, ke ni ne helpas konstrui la socion nek aktive partoprenas en la disvolviĝo de nia lando. Aliflanke mi opinias, ke ni devas ĝoji, kiam homoj diras ke ni ne ludas rolon en la konstruado de la "brava nova mondo"* de teknologio, regata do komputeroj.

La viroj en nia moderna socio konstruis por si gigantan ludejon kaj plenigis ĝin per maŝinaro, mono kaj financo, teknologiaj subtilaĵoj, armiloj kaj intelektaj ekstremoj.

Kelkaj virinoj volas nenion pli ol iri en tiun ludejon kaj labori sub la gvido de la viroj. Hodiaŭ niaj viroj strebas allogi ĉiujn norvegajn virinojn en sian ludejon ĉar ili bezonas helpantojn. Sed ilia pensado estas skizofrenia. Ili volas la virinojn en sia ludejo, sed ili tute ne povas fronti siajn hejmojn sen la "virineto",

Oni diras, ke la virinoj, kiuj pakas ĉokoladojn dum ok horoj ĉiutage, trovas kontentigon pro sia partopreno en la inspira procezo de la produktado. Laŭ ia mistera maniero, la vorto "produktado" fariĝis sinonimo de "pagata laboro".

Verdire, multaj el tiuj ĉi virinoj efektive trovas kontentigon - sed ne pro la pakado de ĉokoladoj. Ili trovas ĝin produktante esencajn varojn kaj servojn en la propraj hejmoj post la laborhoroj, nokte, sabate, dimanĉe kaj dum la somera ferio.

Mi ne vidas validan kialon por ne kalkuli ĉi tiun produktivan hejmlaboron laŭ mono. Ni devas nur fiksi tarifojn por gravedeco, nasko kaj vartado, kaj ni ne forgesu, ke la homa lakto estas valora nutraĵo, kiu meritas altan prezon.

Ankaŭ necesas specialaj tarifoj por kromlaboro, ferio-pago, kaj rekompenco por maloportunaj laborhoroj, nokta laboro, dimanĉa laboro ktp.


* Aludo al fantazia romano de la brita aŭtoro Huxley (Haksli).


- 19 -