Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Märtha Andréasson, Svedujo

VIRINA CIRKUMCIDO

estas terurega eksceso kontraŭ knabinetoj kaj junaj virinoj en Afriko. Plej terure estas ke la virinoj mem ne vidas ke ili estas subpremataj, Ili eĉ kredas ke ili ne estas puraj, ne estas ĝustaj virinoj, se ili ne estas cirkumciditaj. Necirkumcidita virino estas konsiderata kiel infano aŭ kiel malĉastulino. La virinoj ricevas gravan parton de sia virina identeco per la cirkumcido, tiel rafinita estas la sistemo.

Okcidentanoj indignas pro la virina cirkumcido. Ni volas ion fari, sed kion? Multaj bone edukitaj afrikaninoj estas kontraŭ la cirkumcido kaj opinias ĝin barbara, sed ili volas mem gvidi la batalon kontraŭ ĝi. Tamen, aliaj virinoj povas esti pretaj helpi kiam ili estos petataj.

KIO ESTAS CIRKUMCIDO VIRINA? Ekzistas du tipoj. Klitorektomio signifas plej ofte ke la tuta klitoro kaj la apudaj partoj de la internaj vulvolipoj estas fortranĉitaj. Infibulacio estas la pli ampleksa operacio. Krom la klitoro kaj la internaj vulvolipoj oni fortranĉas ankaŭ la plej grandan parton de la eksteraj vulvolipoj. La vulvo poste kunfermiĝas super la vaginon kaj estas kunkudrata. Truon mallarĝan kiel plumingon oni lasas por urino kaj menstrua sango. Malgranda bastoneto aŭ io simila estas enmetata por ke ne okazu plena cikatriĝo.

Tiujn informojn mi trovis en la gazeto "Morgontris" kaj de tie mi prenas ankaŭ la rakonton de virino en Malio pri sia cirkumcidiĝo.

"Mi estis 12-jara, kiam mi estis cirkumcidita. Mi memoras ĉiun etan detalon. En nia vilaĝo estas pluraj knabinoj operaciataj je sama okazo de speciala "cirkumcidistino" en ŝia kabano. La antaŭvesperon oni ludas sur la tamburoj ĝis malfrue en la nokto.

Tro frue la venontan matenon venis du el miaj onklinoj. Ili estas inter tiuj parencoj, kiujn mi plej ŝatas. Ili prenis min al la cirkumcidistino. Ŝi estis maljuna virino el la kasto de la forĝistoj. Mi ne sciis kion vere signifas cirkumcido. Nun mi sentis ion, kio estis disŝutata sur miajn generajn organojn. Poste mi eksciis ke ĝi estis sablo. Oni evidente supozas, ke ĝi plifaciligas la operacion. Mi timegis. Subite mano ekkaptis mian