Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la virina agado, la progreson de la emancipiĝo, la fazojn multfacetajn de la feminista vekiĝo en ĝiaj pozitivaj kaj negativaj nuancoj por atingi la samajn rajtojn kiel la viroj. Entute ni batalas flanke de la vidanta virino sur la sama fronto, sed ni havas unu plian problemon: la konkurencon da la vidanta virino.

Ofte amaraj spertoj akompanas mian vivon. Kiel instruistino, mi konstatis ke, kiam la klaso de miaj vidantaj koleginoj tro bruas, ĉiuj scias ke hodiaŭ la gelernantoj estas preskaŭ ne edukeblaj, terure viglaj, sed se tio okazas ĉe mia klaso, tiam ĉiuj scias ke blinda instruistino ja ne povas bone gardi disciplinon.

Kelkfoje, senkonscie kaj facile, vidanta virino ŝovas min flanken kiel taŭgan kunlaboranton, malhelpante al mi la atingon de celo al kiu mi strebis, pri kiu mi longe laboris, min preparis, suferis. Kelkajn negativajn konstatojn mi faras ankaŭ partoprenante ekskursojn, vojaĝojn, eĉ kongresojn. Kelkfoje la vidanto subite malproksimiĝas; la blanka bastono deklaras mian blindecon. Mi uzas ĝin kiel direktilon por trovi la vojon, por eviti stumbli ĉe ŝtuparo, por iri sola sen gvidanto. Sed por la vidanto, la blanka bastono estas signo de danĝero. Ofte la vidanto ne scias helpi al blindulo; por blindulo la vidanto ne havas tempon. Oni ja ferias, kaj vojaĝo ne estas aparte aranĝo kun helpa celo. Oni ne volas devige helpi, sed nur laŭplaĉe, spontane.

Kvankam ĉiam ekzistas gravaj problemoj antaŭ mi, ni blindaj virinoj klopodas esti ĉiam pli memstaraj kaj integriĝintaj en la mondo de la vidantoj. Ni kapablas nun labori kaj vivi apud la vidanta virino, sed nun prezentiĝas antaŭ mi la demando: ĉu la vidanta virino kapablas vivi kune kun ni, akcepti nin? Miaj negativaj spertoj avertas min ke la vidantoj bezonas pli da informado kaj pli da kontakto kun ni.

Plurfoje mi sentis la deziron fondi grupon de la handikapitaj virinoj aŭ pli specife de la blindaj virinoj, sed ĉiam mi flanken metis mian projekton por ne apartigi, en eble tro sekteca rondo, la blindan virinon.

Ni ja diskutas niajn problemojn dum porblindulaj konferencoj kaj kongresoj. Ofte blindaj virinoj kuraĝas kundiskuti dum debatoj. Ĉiam pli da virinoj eniras niajn estrarojn. Tio estas por mi pli grava kaj valora ol fermi la blindan virinon en malgranda rondo. Mi preferas daŭrigi la batalon sur la granda kampo, kiu celas porti la blindan virinon, paŝo post paŝo, al vera integriĝo. Tion ni plene atingos nur kiam vi vidantaj virinoj sen ŝoko aŭ ĝeno pli alproksimiĝos al ni kaj plene akceptos nin, malgraŭ nia handikapo, en vian mondon.


- 5 -