Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Virinoj en la Islama Mondo

Ĵila Sadigi, Irano

Sciante ke la situacio de la islama virino ŝanĝiĝadas en la lastaj jaroj, ni hezitis ĉu uzi artikolon pri la virino en la islama mondo, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en Unesko-kuriero. Ni petis la opinion de Ĵila Sadigi, irananino kaj antaŭa membro de la Komisiono pri Virina Agado. Ni ne atendis ŝian indignan reagon al la artikolo - konstrue indignan tamen, ĉar ĝi instigis ŝin mem verki la jenan prezenton pri la situacio de la virino laŭ la islama leĝo.

Eble la plej interesa parto de la artikolo de Ĵila Sadigi estas la klarigo pri la signifo de la vualo por la islama virino kaj precipe por la graveco, kiun ĝi akiris kiel simbolo dum la ĵusa revolucio en Irano. Tamen, ŝiaj komentoj pri la politika situacio en Irano estis ekster la tereno de nia diskuto pri diskriminacio kontraŭ virinoj, do ni decidis aperigi nur tiujn partojn de la artikolo, kiuj rekte tuŝas sur la pozicio de la islama virino. Ni pardonpetas al la verkinto, ke farante tion ni grandparte sufokis la revolucian fajron de ŝia originala prezento.

Ĉiuj religioj kaj politikaj sistemoj diversiĝas en ĉiu lando aŭ eĉ regiono, tiel ke ili preskaŭ ne plu estas rekoneblaj laŭ siaj originaj doktrinoj. En nia lando (Irano), la diferencoj inter la situacioj de virinoj en diversaj partoj estas neimageble grandaj.

Islamaj virinoj en multaj regionoj, precipe en la nordaj provincoj, Gilan-Mazandaran, ĉe la Kaspia Maro, komplete regas la familion. La edzoj faras nenion sen la permeso de siaj edzinoj. Tia virino (tute libera, senvuala, duonnuda ĉe la marbordo, societema, aktiva ekster la domo) decidas ĉion pri la vivo de la familio: pri la infanoj (iliaj edukado, laboro, geedziĝo) kaj pri financaj aferoj. Oni supozeble nomu tion matriarka sistemo sen poliandrio.


- 6 -