Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aliflanke, en Azarbajeĝan-provinco en la nordokcidento de Irano, kie la lingvo de la plimulto estas la turka, la virinoj estas kovritaj per vualoj. Tion tute ne devigas la viroj; ili mem preferas ĝin. Ili ne estas tre aktivaj ekster la domoj, kvankam maltaj havas eksterajn laborojn. La ĉefo de la familio estas la vivo. Iomete patriarka sistemo.

Tio montras la influon de la geografia kaj sennombraj etnaj faktoroj en la vivo de popolo, sendepende de la religio. En neniu islama lando la situacio de la virino estas sama, pro la diversaj politikaj sistemoj kaj branĉoj de Islamo.

. . .

Sube mi arigas kelkajn punktojn de la islama leĝo, por ke, minimume, esperantistinoj iom komprenu la Islamon.

Laŭ Islamo geedziĝo ne estas sakramento kiel laŭ katolikismo. Ĝi estas simpla kontrakto inter viro kaj virino, kiel ĉiu alia socia kontrakto inter du homoj. Se unu partnero nu obeas la regulojn de la skribita kontrakto, la alia havas la rajton tuj nuligi ĝin. Edzino laŭ Islamo havas la rajtojn labori ekstere, naski aŭ ne naski, eksedziniĝi en difinitaj cirkonstancoj, nutri aŭ ne nutri la infanojn per sia lakto, elekti la loĝlokon, doni aŭ rifuzi la rajton de reedziĝo al la viro, ktp. Ju pli la virino scias pri siaj rajioj laŭ Islamo, des pli bonajn kondiĉojn ŝi povas gajni en la kontrakto.

Se iu virino pro ekonomia malfacilaĵo volas edziniĝi al iu, kiu havas alian edzinon, kaj se la unua konsentas pri la afero, tia aranĝo ĝenas neniun. Ĝi eĉ povas helpi multajn malriĉajn virinojn. Tamen, feliĉe, poligamio iom post iom malaperas en multaj landoj, pro la plimultiĝo de eksteraj laboroj por la virinoj. Nuntempe en Irano 4-5% de la popolo praktikas poligamion. Neniu religiulo konata havas du edzinojn, kompreneble!

. . .

La sola kondiĉo, kiu donas al islamano la rajton eksedziĝi estas la interrompo de seksrilato. Se la edzino pro kia ajn kaŭzo ne plu volas aŭ povas daŭrigi la seksrilaton kun sia edzo, li povas postuli la rajton je eksedziĝo. Tiel estas ĉar la bazo kaj la kaŭzo de geedziĝo en Islamo estas seksbezono kaj seksdeziro. Do, se unu el la paro ne plu bezonas tiun rilaton, la esenco de la geedziĝkontrakto fariĝas sensignifa, vole-nevole. Viro ne povas eksedziĝi pro alia kaŭzo krom tiu. Eĉ se la edzino faras nenion krom dormi, promeni kaj manĝi!

Se islamanino naskas infanon, kies patro ne estas konata, la


- 7 -