Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koncernaj personoj devas trovi lin. Tio necesas, ĉar laŭ Islamo la patro estas la homo, kiu respondecas finance pri la infano. Se oni ne trovas la patron, la virino ricevas la tutan koston por la vartado de la infano el bejtulmal (domo de riĉaĵo), komuna islama provizejo.

. . .

Ĉiu sana virino havas la rajton je posedaĵoj laŭ Islamo. Se ŝi posedas kapitalon, ŝi povas mem decidi kiel uzi ĝin kaj la edzo ne rajtas tuŝi ĝin sen ŝia permeso. Se edzino havas eksteran laboron, ŝia edzo havas neniun rajton super ŝia laborenspezo. Laŭ la Korano ne ekzistas diferenco inter viro kaj virino rilate la rajton je laboro, salajro aŭ eduko.

Pri la vualo kaj la kovrita islama virino: Kiam Mohamedo fondis Islamon en Arabio, ne nur virinoj sed ankaŭ viroj estis tute kovritaj per longaj roboj kaj kaptukoj, kiuj ŝirmis ilin kontraŭ la ekstremoj de la klimato kaj la neeltenebla brulado de la suno. Tute samaj estas la vestaĵoj en la suda parto de Irano, kie la vetero estas ege varma. Tie la virinoj portas blankajn molajn vualojn somere, kaj nigrajn dikajn vintre.

Okcidentaj ĵurnalistoj malĝuste aludis al la islama vualo por virinoj por malheligi la vizaĝon de nia granda revolucio. Vualo kaj turbano estis la tradiciaj kaj bezonataj vestoj, kie Mohamedo naskiĝis. En aliaj landoj, kie la vetero ne estas tiel ekstrema kiel en Arabio, ili tamen fariĝis la simboloj de la mohameda revolucio por fidelaj geislamanoj. Sed nenie oni devige surmetas ilin.

Antaŭ la lastatempa revolucio en Irano, oni tre malofte vidis virinojn kun vualoj en la nordo de la ĉefurbo Tehrano. Sed dum la revolucio, virinoj tre volonte surmetis nigrajn vualojn por montri la revoluciajn unuecon kaj identecon. Eĉ universitataninoj, kiuj neniam en sia vivo havis vualojn, rifuzis marŝi ekstere sen vualoj aŭ specialaj kaptukoj...

La virinoj partoprenis en la revolucio eĉ pli vigle kaj kuraĝo ol la viroj. Tiu simbolo - nigra vualo - povis redoni al niaj virinoj neimageblan solidarecon. Ili povis tuŝi kaj senti siajn perditajn kuraĝigajn identecon kaj fratinecojn sub tiuj vualoj. Mi ne kapablas - eĉ per Esperanto! - difini la kuraĝon aŭ eĉ impertinenton de la virinoj, kiam ili kovras sin per tiuj vualoj. Sen tiuj, ili estas pli belaj, sed samtempe malkuraĝaj, pasivaj, hontemaj, silentaj kaj sentemaj. Se iu islama virino povas fariĝi pli kuraĝa sen la vualo, tamen ŝi ne rajtas kontraŭstari ilon, per kiu alia islamanino atingas la samon.


- 8 -