Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nuntempe, la plimulto da junaj virinoj kaj fraŭlinoj ne plu portas longajn vualojn, sed surmetas kaptukon, kiu kovras la harojn. Laŭ ŝi, ili faras tion por ne reperdi la identecon kaj unuecon. Kompreneble tio neniel estas deviga. Multaj vestas sin kiel eŭropaninoj, ĉar tion ili preferas, sed por montri la batalemecon, kiel novan modon, ili volonte surmetas tiujn kaptukojn. Se oni demandus la kialon, ili respondus: "En Islamo sen seksa allogo oni pli bone povas koni kaj konigi la realon, kaj plialtigi la menskapablon".

...

Mi celas montri, ke Islamo ĝenerale kaj la islama virino specife devas esti redifinitaj, en nia tempo, per distingi la antaŭjuĝojn tiurilate. Antaŭ la revolucio ekzistis multaj virinaj organizaĵoj, sed iliaj anoj estis mallaboremaj, tre riĉaj kaj ne seriozaj virinoj, kiuj simple serĉis distraĵojn.

En nia lando ne ekzistas diferenco inter la homoj, inter viroj kaj virinoj. Nia problemo estas la diskriminacio de la mondo kontraŭ la tuta popolo de la lando. Tiu estas la diskriminacio, kiun oni devas kontraŭstari en Irano. Kaj ĝis tiu malaperos, aliaj organizaĵoj estas sensignifaj.

ĈU EKZISTAS DISKRIMINACIO KONTRAŬ VIRINOJ EN LA E-MOVADO?

Tiu estis la temo, kiun ni levis en la lasta numero de SkE. For faciligi ĝian traktadon en nia diskuto pri diskriminacio, ni nun ripetas kelkajn el niaj bazaj demandoj:

Gvidantoj virinoj. Kiuj estas la plej bone konataj virinoj en la internacia Esperanto-movado? Kiom da efektiva potenco ili ĝuas, kaj kian? Kiuj faktoroj en iliaj personecoj aŭ vivstiloj ebligas al ili sukcesi? Kio malhelpas, ke aliaj virinoj atingu similan nivelon?

Esperanto-literaturo. Kiel virinoj estas prezentitaj en la Esperantaj gazetaro, lernolibroj, beletraĵoj? Ĉu tiuj fontoj emas pli fortigi la seksajn stereotipojn? Ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo?

Loka kaj nacia agado. Kiuj estas la proporcioj de viro/virinoj? Ĉu unu sekso pli ol la alia emas forfali el E-agado? En kiuj proporcioj la seksoj troviĝas en gvidaj pozicioj? Kiuj faktoroj ludas rolon en la agemo de membroj de via grupo (ekz.: aĝo, sekso, geedza stato, infanoj...)? Kiel tiuj faktoroj influas la regulan vizitadon al la grupo? Kiel personaj kaj seksaj rilatoj influas partoprenon en la grupa agado? Ĉu viroj aŭ virinoj kutime havas pli bonan lingvoscion? Kial? Kiu pli parolas dum renkontiĝoj?

- 9 -