Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 8.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 8

Oktobro 1981

Sendependa novaĵletero

Brasília - la 66a UK

1981 07 25 - 08 01

VIRINA AGADO DUM LA KONGRESO

Multaj virinoj estas limigitaj en sia agado pro manko de kutimo kaj memfido paroli publike. Tial ili ne povas partopreni en publikaj diskutoj kaj prezenti siajn opiniojn al aliaj. Tiun konkludon oni atingis en pluraj kunsidoj pri virina agado dum la lastaj jaroj. Plurfoje oni proponis, ke devus okazi kurso pri publika parolado por helpi tiujn virinojn.

Kelkaj brazilaj kunlaborantinoj organizis kurson por la Universala Kongreso. Post prelego pri la arto de publika parolado, la aŭskultintoj povis renkontiĝi en malgrandaj grupoj kun gvidanto por mem debati pri difinita temo. En la dua parto de la aranĝo, tamen, estis sufiĉe granda miskompreno. Laŭ pli frua decido, la diskut-grupoj estis planitaj specife por virinoj, por helpi tiujn kiuj sentas embarason pri publika elpaŝado. Kiam tio estis anoncita, iuj ĉeestantoj protestis, ke oni planas la agadon nur por unu sekso. Multaj eĉ lasis la salonon ĝenate. La diskut-grupoj tamen renkontiĝis, kaj Maria Almada priskribas la sian en la sekvonta artikolo. Sed ŝi ne estis tute kontenta pri la disvolviĝo de la debato, kaj en aparta letero ŝi skribas:

"Tiuj grupoj al mi ne plaĉis multe. Jen la inoj nur susuris kaj ne parolis publike, kiel ni tion volis. Se