Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 8.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Forugh-Faroĥzad

Irana poetino (1934-1966)

Parivash Farzandshad ♀

Forugh-Faroĥzad dum sia mallonga vivo luktis nelacigeble por virina egaleco kaj emancipado de la irana virino. Ŝi ribelis kontraŭ malnovaj tradicioj kaj rompis tiujn valorojn kaj kredojn, eĉ ne timis kalumniojn kaj priklaĉojn,

Ŝi estis eksplodo el la dolora komplekso kaj longa silento de la irana virino. Ŝi tutanime batalis kontraŭ baroj kaj obstakloj. Ŝi estas konata ne nur en Irano sed en aliaj najbaraj landoj. Bedaŭrinde ŝi en junaĝo forpasis pro aŭtoakcidento.

Krom pri poezio ŝi aktivis pri teatro kaj kinematografio. La filmo La domo estas nigra, pri la vivo de la lepruloj, estis elstara dokumenta filmo, kiu gajnis la premion ĉe la festivalo Oberhausen. Unesko preparis duonhoran filmon pri ŝia vivo. Poste Svedujo invitis ŝin, sed bedaŭrinde la morto ne donis tempon kaj ŝi forpasis.

Eldoniĝis traduko de ŝia poemaro en kelkaj lingvoj, la germana kaj angla...


- 10 -