Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 8.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

PLIE PRI LA KOMUNA PRONOMO

(El artikolo kiu unue aperis en la kanada revuo Lumo, aŭtuno 1980)

Por komunaj personnomoj, kiuj ne indikas sekson (homo, persono, infano), ni bezonas pronomon por la singularo de la tria persono, kiu ankaŭ ne indikas sekson. Oni proponis tiucele uzi "ĝi". Sed tio estus malbona solvo, ĉar ĝi povus kaŭzi konfuzon inter persono kaj afero, kiel s-ro T. Nakamura montras en Oomoto (jan-jun. 79, p. 58): "La prezidanto de la klubo plenumas taskojn, difinitajn al ĝi en la statuto." Ĉu "ĝi" reprezentas ĉi tie la prezidanton aŭ la klubon?

Ankaŭ Zamenhof malrekomendis en Lingvaj Respondoj n-ro 91 la uzon de "ĝi" por tiu nocio: "... ĉar la vorto 'ĝi' (uzata speciale por 'bestoj' aŭ 'senvivaĵoj') enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de 'homo' ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por 'homo' la pronomon 'li'."

Ĉar oni hodiaŭ ne plu ŝatas tiun evidente seksisman rekomendon, oni proponis novan pronomon "ri". Ankaŭ tiu solvo ŝajnas al mi ne rekomendinda, ĉar oni prave plendis, ke niaj pronomoj "mi, vi, ni, 1i" havas tro similajn sonojn, kaj ke pro tio miskomprenoj okazis*. Tial mi proponas la pli distingan formon "ŝili", el kiu oni sen klarigo komprenas, ke ĝi signifas "ŝi aŭ li". Ŝajnas al mi tute juste unue mencii la vorton "ŝi", por tiel iomete kontraŭpezigi la troan virecon de niaj bazaj konceptoj.

Ĉar pronomo kun tiu signifo laŭ mia scio ne ekzistas en etnaj lingvoj, iuj el vi eble opinias, ke ĝi estas superflua. Sed ankaŭ ne-Esperantistoj sentas la bezonon de tiu pronomo, kion pruvas artikolo de N.J. Spencer en American Psychologist de aŭg. 1978, p. 782/83. La artikolo klarigas, kial ŝili proponis por la angla novan pronomon "co" kiel neŭtran pronomon por la singularo de la tria persono.

Vilma Eichholz (♀) (ajĥholc), Kanado


* Esperantologia Konferenco 1978, Varna


- 7 -