Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

instruas al viroj perforti virinojn. Virinoj, kiuj akceptas tion, estas kompatindaj, ĉar ili eventuale neniam ekkonis pli bona.

Por eviti miskomprenojn: Mi ne estas puritano, mi ne malakceptas la priskribon de seksumado en vortoj aŭ bildoj. Mi nur forte kontraŭas la daŭran degradon de virinoj kiel objekto de vira volupto, pro kio ekzemple konata kvaronjara "politika kaj kultura" revuo iĝas pornografia magazino por intelektuloj.

Roland Schnell ♂, FR Germanujo

Mi haltis ĉe la artikolo "Ĉu ĉesigi la diskuton?" (SkE n-ro 5) kaj en ĝi ĉe la parto "fakte la diferenco inter edzino kaj fraŭlino estas tre granda kaj grava, socie, ekonomie kaj psikologie."... Ĉu inter edzo kaj fraŭlo ne estas sama diferenco? Kaj tamen sufiĉas "sinjoro". Kiel aspektas la diferenco, laŭ kiu oni sur strato ekscias, kiu estas sinjorino kaj kiu fraŭlino? Pli facile oni ekscias, ĉu la ino travivis ĵus ion agrablan aŭ malagrablan. Estas tre junaj novedzinoj, kiuj sentas ofendon, kiam oni ilin nomas fraŭlino kaj estas ankaŭ maljunaj fraŭlinoj, kiuj same la titolon ne ŝatas.

Grava la titolo estis eble iam, kiam virinoj intense serĉis edziniĝeblecon. Nun en tempo de relativa egalrajteco tio bezonata ne estas. Se temus pri la edziniĝebleco serĉata, kiel oni titolus junan vidvinon aŭ eksedzinon?.

Senedza virino eble povas havi avantaĝojn impostajn en salajro, sed tion oni ordigas alimaniere, ne per la titolo "fraŭlino". Kiam mi volis forigi miajn malavantaĝojn de edzino, restinte post la milito sola kun du infanoj, mi devis postuli, ke oni mian perdiĝintan edzon proklamu kiel mortintan. Neniel influis tion la fakto, ke oni min plu titolis "sinjorino". Psiĥologie la titolo "fraŭlino" povas influi pli ofte malbone.

La tuta artikolo estas eminenta, "hoketo" estas nur en tio, ke konsento signifas cedon de unu flanko.

Marie Bartovská ♀, Ĉeĥoslovakujo


- 10 -