Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭen kaj...

tenas afiŝon kun la vortoj: "La voĉdon-rajto por virinoj".

ĈU LA UNUA HOMO ESTIS HOMINO?

150 kilometrojn for de Adisabebo, Etiopujo, antropologoj malkovris la skeleton de "Lucy" (lusi), knabino vivinta antaŭ 3 milionoj da jaroj. La malkovrinto, Donald Johanson ♂ kaj aliaj antropologoj evoluigas lastatempe teorion, surbaze de kiu la unua "homo", tiu, kiu unue faris la evolu-salton de simio al pli kompleksa estaĵo (marŝanta sur du piedoj kaj kolektanta fruktojn per la manoj), estis virino. Ili, kaj precipe la usona antropologino Nancy Makepeace Tanner (nansi mejkpis tanr), argumentas ke virinoj, kiuj havis la taskon nutri bebojn, estis la unuaj, kiuj staris por pluki fruktojn en la afrika savano. En tiu sama periodo virinoj ludis gravan rolon por la protekto de nia specio, ĉar ili elektis kiel kungenerantojn nur la plej inteligentajn virojn: tiujn, kiuj per fruktoplukado kapablis helpi ili pri bebonutrado.

GAZETO POR VIRINOJ

Je la 8a de marto (Internacia Virina Tago) aperis la unua numero de la unua nacia gazeto por virinoj en Britujo. La gazeto, kiu nomiĝas Outwrite (aŭtrajt: ĝia titolo bazigas sur vortludo inter la ideoj "Elskribi" kaj "Rekte, sincere"), esperas finfine aperi semajne. Provizore, tamen, ĝi aperas monate. Outwrite enhavas multajn novaĵ-

Ĉi tiu bildostrio aperis en la unua numero de la brita virina gazeto Outwrite. "Magenta" (maĝenta) estas fantazia virina nomo.

- 16 -