Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malgraŭ la ebla kvalito de la desegnaĵoj, la nivelo de la rakonto estas de pornografia magazino. Kaj plia rakonto en la sama numero, kie anglo malŝatas Parizon pro malagrabla renkonto kun putino, nuligas la eblan aserton, ke la nivelo estus hazarda.

Ĝenerale en la menciita "politika kaj kultura revuo" virinoj aperas en formo de putinoj, kiuj postulas monon, pli preferinde kiel nepagendaj, sed ĉiam pretaj, objektoj de vira libido. La bela formo de ina korpo logas la viron kaj la virino tuj akceptas fiki. Tielmaniere funkcias ĉiuj pornografiaj filmoj, kie la virinoj orgasmas, kiam la viro ŝprucigas sian spermon, kaj kie virinoj tuj pretas akcepti penison, kiam viro ĝin montras aŭ tuŝas ŝian vulvon.

Tiel estas la pensmaniero en viraj rondoj. Estas rimarkinde, ke la priskribo de seksaj rilatoj en tiu "politika kaj kultura revuo" ĝenerale okazas laŭ la citita skemo. Mirinde, ke la redaktoroj, kiuj sin ĉiam prezentas plej progresemaj, ne konscias pri la realeco: Laŭ mia sperto, por virinoj ne estas plej altvalore senti la froton de peniso en la vagino - tamen ili povas havi pozitivan rilaton al seksumado kaj eĉ fikado. Virinoj preferas profundan animan interligon, longtempan karesadon kaj kisadon, kies kulmino povas esti fikado. Mi havas la imagon, ke ofte virinoj konsentas fiki por ne perdi viron. Plena kontentigo bone eblas por virinoj (kaj ankaŭ por viroj) sen meti la penison en la vaginon.

La rapida elŝpruco, kiun la viroj povas havi kun putinoj, ne estas kontentiga por virinoj. Tial rakontoj kaj desegnaĵoj, kiuj daŭrigas la mensogon, ke tio plaĉus al virinoj, nur


- 9 -