— Kamarado Macedona, morgaŭ vi devos ĉeesti malfermon de klubo ĉe Bogaĉeva muelejo. Vi tie, nu, mallongan tian salutvorton diru. Kaj por la paroladon fari ni iun ajn komisios kune kun vi.
— Sed vi ne maltrankvili-iĝu! La elspezraporton nia librotenado kontrolis. Nu, ĉu necesas rekontroli! Nia librotenado bonordas!
La rilaton de oficistoj al si li konis. Sed li estis trapasanta en sian kabineton sen ŝanĝi la nerapidan paŝmanieron. Kaj sub ies mokanta rigardo dokumentojn li ne estis ĵenanta. Ĉiam malrapidece, kun streĉo, dufoje li tralegadis. Nur tiam li estis subskribanta. En la granda, severaspekta konstruaĵo, inter la dikaj paperujoj kun dokumentoj, inter la ŝrankoj kun specialaj libroj, meze de la instruituloj ĉiam en siaj konoj certigitaj, li sopiris, kiel garantiulo. Pro ti-kiuj ĉe la bieno restis. Sed sola li estis travivanta sian tragedion. Al neniu li plendis. Kion li povis kaj sciis, tion li estis faranta.
Revigliĝanta li estis nur kiam malpleniĝas la fako. Estis forirantaj la oficistoj. Tiam, du-trifoje timeme ĉirkaŭrigardinte, li telefonis al la bieno:
— Peĉjo, ĉu estas vi? Nu, kio estas ĉe vi? La racionon? Mi ne scias. La panjo petis? Do morgaŭ mi ricevos.
Sed li estis ricevanta post ĉiuj. Kaj ĉiam nur post ti-kiam estis venanta la edzino por insulti. Multe pli maljuna, sed pli kruda kaj kuraĝa ŝi fariĝis.
— Kia vi estas estro? La infanoj en ĉifonoj, pano baldaŭ formanĝota. La finilon igis vi morti… Almenaŭ nutraĵon oni devus doni. Eĉ mem ni baldaŭ pro malsato mortos.
Iufoje li ekkoleris. Estis jam dirinta:
— Mi ŝin ne estis vendanta, la filinjon!
Sed rigardis li en la kolerajn okulojn de l’edzino kaj ekvidis: pro malfeliĉo la koron rustaĵo suĉas. Humiliĝis li:
— Morgaŭ mi ricevos.
Li ricevis. Eĉ en gubernian provizkomitaton li veturis, katunon tie elpetis. Nokte longe li estis turniĝanta kaj ekspiranta.
Petis li, ke oni liberigu lin. Severa partia kamarado fortranĉis:
— Ĉu vi komunisto estas? Hontu malkuraĝi! Ĉiu el ni nun devas firme ĉe la posteno stari.
Kaj okaze veninta al distrikta partikomitato instruistino el la bieno de Ŝidlovski — Leontjeva, ediftone diris:
— Venis tempo, ke vi firmecon akiru, kamarado Macedona. Ni, komunistoj, ne povas esti senvolaj.
En la partion Leontjeva antaŭ monato, dum partisemajno, eniris kaj pri la rajtoj de partiano tre fieris.