Saltu al enhavo

Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Eĉ al siaj du kunulinoj, samkiel ŝi — edzinoj de blankaj oficiroj, fugintaj kun siaj regimentoj, ŝi diris:

— Nun por mi ne estas oportune daŭrigi konatecon kun vi. Mia memkonscio ŝanĝiĝis.

Macedona nenion al ŝi respondis, sed la malbruaj okuloj pli severaj fariĝis. Kaj hejme humiligis li sin:

— Ankaŭ tiaj estas bezonaj. Instruita, ŝi helpos.

Sed malmulte tiaj estis helpantaj. Dummomente — sinceraj kaj prikalkulemaj. Sed por la penado komencita ĉiam ne plensufiĉas la taŭguloj. Jen Macedonan neniu anstataŭi povas. Kaj la tempo severa estas. La konfido nur — al la partibiletuloj. Ha, ligi vin kun ni vi timas? Ĉu prikalkulas, mezuras vi? Flankeniĝu! Malbona, sed sia homo. Tiamaniere do daŭris la turmentoj de Aleksandro Macedona en la popolkleriga fako.

Vigliĝanta per rideto ekfloranta li estis nur dumsabate. Ĝis lundo en la bienon. Al la familio. Tie, surmetinte edzinan varman bluzon, li hakadis lignon, alportadis akvon, en la biblioteko de li kolektita klopodadis, rakontojn de l’ infanoj siaj aŭskultadis. Kaj tiuj ĉi viglaj kreskis. Peĉjo dum kunvenoj de junulara ligo paroladojn faras. Nun iun instruiston ĉe la bieno li trovis. Lingvon internacian lernas ĉe li. Varme al la patro li klarigis:

— Vidu, per tiu lingvo kun ĉiuj eksterlandoj oni povas korespondi! Rondeton ni havas. Kiam ni iom scios, al eksterlandaj proletarioj leterojn ni sendos.

Sed tago post tago ankaŭ al la popolkleriga fako li estis kutimiĝanta. La bieno tion helpis. La infanoj dumdimanĉe plivigliĝadis. Post la vizitoj pli gaja la voĉo. Li lernis ankaŭ helpi. Nerapidece kaj nekrieme al la kolegio li estis raportanta:

— Rimedojn por la kursoj jene ni povus trovi…

Kaj estis ĝuste. Nur ĉiam okazis iel, ke oni estis forgesanta, kiu la necesan solvon trovis. Por la trafa solvo ne Macedonan, sin mem la kolegianoj laŭdis. Sed tion ĉi ankaŭ li mem ne estis rimarkanta.

Kutima li iĝis ankaŭ al la oficistoj. Malpli oni ridis pri li. Pli kuraĝa li fariĝis. Dum la gubernia kunveno de fakgvidantoj ĉiujn li mirigis. Pri kulturklerigaj rondetoj oni estis parolanta. Macedona la vorton petis. Pli mallaŭte fariĝis en la halo. Ordinare tiu ĉi grizulo sidis, la mano tube ĉe la orelo, kaj silentis. Kion diros li?

— Kamaradoj, mi koncerne la rimedojn! Tio estas, la asignojn tiel diri! Francan lingvon aŭ jen la germanan, aŭ la anglan ankaŭ… Tio ĉi ne estas necesa! Sed ĉar ni deziras Internacion, do nepre

laŭ la esenco estas bezonata la lingvo “eksperanto“[1]. Ĉiuj popoloj

  1. Tre ofta fuŝprononcado de la vorto en Rusio.