Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 6 —

La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita — vi ĝin scias — al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la raj’ kaj moro
Post morto de l’ venkita Fortinbras
La tuta lando de l’ venkita reĝo
Transiris en posedon de l’ venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun mia regno
Komprenas bone; lia celo estas:
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man’ la landon,
Perditan per batal’ de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando,

Bernardo
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.

Horacio
Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!
En la plej glora temp’ de l’ granda Romo,