Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 8 —

Horacio
Jen ĝi! Ho, halt’!

Marcello
Jen ĝi! Ho, halt’! Ha, ĝi foriris!
Jen ĝi! Ho, halt’!(La spirito foriras.)
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer’ li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!

Bernardo
Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.

Horacio
Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l’ mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.

Marcello
Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.