Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 9 —

Horacio
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Leviĝas sur la roson de l'monteto:
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?

Marcello
Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos: (Ĉiuj foriras.)




SCENO II

Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.


Reĝo
Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l' morto de la kara nia frato;
Al nia kor’ konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi:
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
Per unu el l’ okuloj plezurante