Horacio
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris, —
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas:
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tusi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, — la fantom’ al li similis,
Kiel de l’sama akvo gut’ al guto.
Hamleto
Sed kie ĝi okazis?
Marcello
Ĝi okazis
Sur la teras’, kie ni staris garde.
Hamleto
(al Horacio) Al li parolis vi?
Horacio
Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/22
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
