Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 19 —

La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
Hamleto
Kaj malaperis.Efektive strange!
Horacio
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l’afero.
Hamleto
Al vi raporti pri l’afero.Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
Ĉiuj
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?Jes,
Hamleto
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
Ĉiuj
Jes, princo.
Hamleto
Jes, princo. De la kapo ĝis piedoj?
Ĉiuj
De l’kapo ĝis piedoj, nia princo.
Hamleto
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
Horacio
Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
Hamleto
Ĉu la rigardo estis malafabla?
Horacio
Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.