Ĉi tiu paĝo estis validigita
Hamleto
Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
Horacio
Terure pala.
Hamleto
Ĉu li vin rigardis?
Horacio
Tre forte.
Hamleto
Kial mi kun vi ne estis!
Horacio
Por vi l’apero estus tro terura!
Hamleto
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
Horacio
Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad’.
Marcello kaj Bernardo
Pli longe!
Horacio
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
Hamleto
La barbo estis griza, ĉu ne vere?
Horacio
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.
Hamleto
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros:
Denove eble venos la fantomo.
Horacio
Ĝi certe venos.
Hamleto
Kaj se ĝi aperos
En l’eksteraĵ’ de mia nobla patro,