Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 21 —

Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l’apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.
Ĉiuj
Al via princa moŝto niaj servoj!
Hamleto
Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
Adiaŭ do!Spirit’ de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l'tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras.)






SCENO III

Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.

Laerto
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.

Ofelio
Pri via farto.Ĉu vi tion dubas ?