Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 23 —

De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad' honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L'infanojn de printempo ofte mordas
La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret' venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim' donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.

Ofelio
La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.

Laerto
Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —
La patro venas jen! (Polonio eniras.)
La patro venas jen! (Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon:
Dank' al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.