Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 25 —

Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!

Laerto
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!

Polonio
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

Laerto
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!

Ofelio
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.

Laerto (al Polonio kaj Ofelio.)
Adiaŭ! (Foriras.)

Polonio
Adiaŭ! Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?

Ofelio
Pri kiu li parolis?Pri Hamleto,
Pri la reĝido.

Polonio
Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero —
Mi aŭdis ĝin en formo de averto —
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!