Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 26 —

Ofelio
La veron al mi diru! De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.

Polonio
Ke li estimas min.Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la «estimo» lia?

Ofelio
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.

Polonio
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!

Ofelio
Vin pereigos!Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.

Polonio
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

Ofelio
Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.

Polonio
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon, —
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco