Ĉi tiu paĝo estis validigita
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras:
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon !
Nun iru!
Ofelio
Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras,)
SCENO IV
La teraso antaŭ la palaco, Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
Hamleto
Ho, kiel akra estas la aero!
Horacio
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
Hamleto
Kioma horo?
Horacio
Baldaŭ la dekdua.