Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 28 —

Marcello
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

Horacio
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego).
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

Hamleto
La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.

Horacio
Ekzistas tia moro?

Hamleto
Ekzistas tia moro?Jes, sendube,
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi lian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo —
En kio ne ilia vol' ja estis —
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, —
La mond' ilin atakas sen kritiko,