Marcello
Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di', ne iru!
Horacio
Ne, ne iru!
Hamleto
Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.
Horacio
Ho, ne, ne, reĝido!
Hamleto
Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
Horacio
Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
Hamleto
Li ĉiam vokas. (Al la spirito). Iru, mi vin sekvas!
Marcello (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!
Hamleto
For la manojn!
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/34
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
