Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 31 —

Horacio
Aŭskultu nin, ne iru!

Hamleto
Aŭskultu nin, ne iru!Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.
Potencan feran forton(La spirito faras signojn.)
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.)
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru!
Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

Horacio
Mi post vi iras.Ha, li freneziĝis!

Marcello
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

Horacio
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

Marcello
Malbona io estas en Danujo.

Horacio
Nin gardos la ĉielo.

Marcello
Nin gardos la ĉielo.Ni rapidu!





SCENO V

Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.


Hamleto
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!