Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 32 —

Spirito
Mi plu ne iros jam! Aŭskultu!

Hamleto
Mi plu ne iros jam! Aŭskultu!Diru!

Spirito
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.

Hamleto
Turmentaj flamoj.Malfeliĉa patro!

Spirito
Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.

Hamleto
Al tio, kion diros mi.Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.

Spirito
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

Hamleto
Ho, Dio! Venĝi? Kion?

Spirito
Ho, Dio! Venĝi? Kion?Aŭdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tulan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus