Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 33 —

Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...

Hamleto
Ho, Dio!

Spirito
Ho, Dio!Venĝu por mortigo lia!

Hamleto
Mortigo?

Spirito
Mortigo?Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.

Hamleto
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.

Spirito
Mi flugu venĝi tuj.Vi ŝajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Pez la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.

Hamleto
Nun portas lian kronon.Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!

Spirito
Jes, tiu plej malnobla adultulo
Per sorĉo de la sprito, per perfido