Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
Hamleto
Ho, terure!
Spirito
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, —
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, —
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaŭ, lilo, kaj memoru min! (Foriras.)
Hamleto
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L' inferon voki? — Fi, halt', mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo ;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/39
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
