Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 37 —

Marcello
Mi ankaŭ ne.

Hamleto
Mi ankaŭ ne.He, kion vi parolas?
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

Horacio kaj Marcello
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

Hamleto
En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom' honesta.

Horacio
Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.

Hamleto
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj —
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas —
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, — mi nun iros preĝi.

Horacio
Malklare kaj tre strange vi parolas.

Hamleto
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

Horacio
Vi ne ĉagrenas nin.

Hamleto
Vi ne ĉagrenas nin.Ne, Horacio,
Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta...
Pri la spirito de mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.