Ĉi tiu paĝo estis validigita
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.
Horacio
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
Hamleto
Neniu devas scii pri l'apero
De nuna nokto.
Horacio kaj Marcello
Ni promesas, princo.
Hamleto
Sed ĵuru!
Horacio
Pro honoro, mi silentos!
Marcello
Mi ankaŭ, pro honor'!
Hamleto
Sur mia glavo!
Marcello
Ni ĵuris jam, sinjoro.
Hamleto
Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.
Spirito (sub la tero).
Ĵuru!
Hamleto
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!
Horacio
Sed kiel juri?
Hamleto
Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto