Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
AKTO II




SCENO I
Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.


Polonio
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!

Reinhold
Al li transdonu!Jes, sinjoro, bone.

Polonio
Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.

Reinhold
Pri la konduto lia.Efektive,
Mi mem intencis tion fari.

Polonio
Mi mem intencis tion fari.Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;