En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur delibereco,
Esprimoj de flameco de l’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.
Reinhold
Sed, ho, sinjoro...
Polonio
Kial tion fari?
Reinhold
Jes, mi dezirus scii, kia celo...
Polonio
Nu, vidu, mia plano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,
Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...
Reinhold
Nu, bone.
Polonio
Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?
Reinhold
Vi haltis
Ĉe l’ vortoj «li en tia maniero
Al vi sin turnos»
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/47
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
