Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Polonio

Al vi sin turnos»Ha! Al vi sin turnos.
Li turnos sin al vi : « Jes, mi lin konas,
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp’, aŭ kiam ajn ;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj »;
Aŭ « mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto »;
Aŭ tięl plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj’ al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia kjarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone ?

Reinhold
Ĉu vi komprenis bone ?Jes, sinjovo,

Polonio
Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

Reinhold
Sinjor’...

Polonio
Sinjor’...Vi ankaŭ mem lin elobservu,
Per la rilat’ al vi.

Reinhold
Per la rilat’ al vi.Mi ĉion faros.

Polonio
Ke li nur diligente muzikadu !

Reinhold
Tre bone. Mi salutas!