Saltu al enhavo

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Polonio
Tre bone. Mi salutas! Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

Polonio
Nu,kio, Ofelio? Kio nova?

Ofelio
Ha, estimata patro! De teruro
Mi tuta tremas!

Polonio
Mi tuta tremas! Kio do fariĝis?

Ofelio
En mia ĉambro sidis mi, kudrante, —
Subite yenas la reĝid’ Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj;
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.

Polonio
De am’ al vi li eble freneziĝis?

Ofelio
Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
Ke tiel estas.

Polonio
Ke tiel estas. Kion do li diris?

Ofelio
Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus