Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.
Polonio
Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru!
Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperąj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon ! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate?
Ofelio
Ne, kara patro; laŭ ordono via
Mi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.
Polonio
Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon,
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/50
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita