Ĉi tiu paĝo estis validigita
Bernardo
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
Marcello (al Horacio)
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
Bernardo
Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
Horacio
Jes, jes! Li mem ! Mi miras, timas, tremas.
Bernardo
Li volas, ke kun li oni parolu.
Marcello
Parolu, Horacio!
Horacio (al la spirito).
Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin petegas per ĉielo : diru!
Marcello
Li estas ofendita.
Bernardo
Li foriras.
Horacio
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
(La spirito foriras.)
Marcello
Li iris for, respondi li ne volis.
Bernardo
Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?