Horacio
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
Marcello
Ne simila al la reĝo?
Horacio
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En Ja batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange !
Marcello
Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.
Horacio
Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.
Marcello
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?
Horacio
Jes, mi povas, —
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/9
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
