Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

UNUA SORĈISTINO.

Venas mi, ho katspirito!

DUA SORĈISTINO.

Bufspirito vokas min. Baldaŭ, baldaŭ!

ĈIUJ.

La malbelo estas bela Al ni, kaj la bel' malbela. Flugu ni tra la aero, L' abomena atmosfero.

Sorĉistinoj malaperas.

</poem>

|}


Sceno II

SCENO DUA

Tendaro apud Foreso.

Trumpetado post la scenejo. Venas la reĝo DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kun sia sekvantaro. Ili renkontas vunditan serĝenton.


<poem>DUNKANO.

Ho, kiu estas tiu sangkovrito? Li ŝajne povos doni la plej novan Rakonton pri l' ribelo.

MALKOMO.

 Tiu estas Serĝento, kiu kun bravec' batalis, Por ke mi ne kaptiĝu per la manoj De malamikoj.

 Mi salutas vin, Vi kuraĝulo, mia kamarado. Klarigu al la reĝo, kiel staris L' afero, kiam vi forlasis ĝin.

SERĜENTO.

La rezultato ŝajnis same duba, Ol kiam forta paro da naĝantoj, Plektitaj kune per la lacaj brakoj,