Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno III

SCENO TRIA

Erikejo. Tondro bruas.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.


<poem>UNUA SORĈISTINO.

Kien vi iris, fratino?

DUA SORĈISTINO.

Por mortigi porkojn.

TRIA SORĈISTINO.

Fratino, kien vi?

UNUA SORĈISTINO.

Maristedzino havis sur genuoj Kaŝtanojn, manĝadante, manĝadante. «Ho, al mi donu» diris mi. «Foriru», Senhonte la malbelulino kriis! Foriris ŝia edzo al Alepo, Ŝipestro de la Tigro: Sed ha! sen velo aŭ remilo, Travojaĝante en kribrilo, Mi venĝos min al ŝi.

DUA SORĈISTINO.

Mi al vi donos fortan venton.

UNUA SORĈISTINO.

Koran dankon kaj konsenton.

TRIA SORĈISTINO.

Duan venton donos mi.

UNUA SORĈISTINO.

Mi da ventoj havas pli, Kaj de ĉiu ĉielparto Mi alportos, per sorĉarto, La blovegon kiel vipon